DictionaryForumContacts

 alboru

link 27.04.2009 5:15 
Subject: disertacio pri Esperanto
La 23an de aprilo 2009, en kunsido de konsilio pri defendo de doktoraj kaj kandidataj disertacioj ĉe la Sankt-Peterburga Universitato estis prezentita disertacio “Prononca normo en Esperanto” de la peteburga filologo Oksana Viktorovna BURKINA.

Ŝi sukcese defendis la disertacion. La prezenton de ŝia esperantologia disertacio sekvis vigla diskutado, en kiu oni menciis tre altan sciencan nivelon de la prezentita verko kaj gravan rolon de tiu kaj tiuspecaj esploroj por moderna ĝenerala lingvistiko. La aŭtoro de la disertacio ricevis proponojn publikigi ĝin parte aŭ plene en fakaj periodaĵoj kaj libroforme.

(Laŭ informoj de la redakcio de “La Ondo de Esperanto”).

 

You need to be logged in to post in the forum